Teksto | Wilhelm MÜLLER (1822) |
---|---|
Muziko | Franz Schubert |
E-teksto | Ludwig Emil MEIER |
Origina titolo | Am Brunnen vor dem Tore |
MIDI | la_tilio.mid |
fonto: el Eĥo Esperantista (red. Karlo Steier)
Ĉe l'puto antaŭ l'urbo
Jen staras la tili',
En kies ombro dolĉe
Revadis ofte mi.
En ĝia ŝel' tranĉite
Vidiĝas ama dir',
Kaj daŭre min altiras
/:Al ĝi la korsopir'.:/
Hodiaŭ, ĉe noktmezo,
Mi pasis ĝin, migrul',
Kaj spite la malhelo
Fermiĝis la okul'.
Sed ĝiaj bruaj branĉoj
Alvokis ŝajne min:
Alvenu vi, junulo,
/:Ni repacigos vin!:/
Alblovis vent' malvarme
Kun granda energi',
Ĉapelon ĝi fortiris,
Sed ne turniĝis mi.
Kaj nun, post kelka mejlo
De interspaco, ho!
Ankoraŭ bruas l'arbo:
/:Ĉe mi paciĝu do!:/