Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nokte_sur_ferdeko

Nokte Sur Ferdeko

Kantas Kajto
Aŭtoras L. DEIJ kaj Nanne KALMA

Teksto

Drivas hom' plej sola (2-foje)
Ŝipe inter ond' kaj ondo
Inter mar' kaj stelomondo
Drivas hom' plej sola

Kio lin soligas? (2-foje)
Marsenlimo, flustra vento
Stelsublimo - kulposento?
Kio lin soligas?

Nokto, vento, maro - (2-foje)
Tri eternoj ŝturmatakas
Mast' kaj kilo, ĉio krakas
Nokto, vento, maro . . .

Drivas hom' plej sola (2-foje)
Drone inter ond' kaj ondo
Inter mar' kaj stelomondo
Drivas hom' plej sola (2-foje)

nokte_sur_ferdeko.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)