Nokto Ploras

Teksto
Muziko
Vladimir Soroka

Mi ne plendas al la sorto, vi ne pensu.
Plendi pri feliĉ' apenaŭ estas senco.
Kiel varme via bela voĉo sonas…
Kaj surstrate ploras nokto, nokto ploras.

Morgaŭ sidos vi en trajno, sed hodiaŭ
Ĉirkaŭprenu min pli forte por adiaŭ.
En okuloj viaj bluaj miaj dronas…
Kaj surstrate ploras nokto, nokto ploras.

Restas preskaŭ nenio ĝis mateno
kaj aŭroro ŝiras inter ni fadenon.
Nian solan nokton ĉiam ni memoros…
En fenestron batas pluvo, nokto ploras.

  • nokto_ploras.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:01
  • (ekstera redakto)