Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nun_adiaux

Nun adiaŭ

MuzikoJ. SILCHER
Tipotraduko / adapto / nova teksto
Originala titoloNun ade, du kleine Gasse
Originala tekstoAlois Graf V. SCHLIPPENBACH

Teksto

Nun adiaŭ vi, strateto,
Nun adiaŭ vi, dormet'
La gepatroj malĝojiĝis,
Ploris la amatinet'.

Tie ĉi en fremda lando
Al la hejm' sopiras mi.
Gaje sonas la kantado,
Sed ne hejma melodi'.

Fremdaj urboj kaj knabinoj,
Alternadas ja sen fin'.
Ja aliaj la knabinoj,
Sed ne mia amatin'.

Fremdaj urboj kaj knabinoj,
Sonas fremda nur parol',
Al hejmlando tuj reveni,
Estas mia sola vol'.

nun_adiaux.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)