Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nun_majo_alvenis

Nun Majo alvenis

TekstoEmanuel Geibel
MuzikoJ. W. LYRA
E-tekstoFerdinand PFEIL
E-teksto 2L. E. MEYER
Tipotraduko
Originala titoloDer Mai ist gekommen

Vidu ankaŭ alian tradukon: Migrado

Teksto


1. Nun Majo alvenis,
Burĝonas la arbar’,
La nuboj formigras
Tra landoj kaj mar’,
Aŭdiĝas en valoj
Ĝojega birdkantad’,
Sopiras mi la mondon
Travagi en migrad’.

2. Ho patro kaj panjo!
Foriras mi kun Di’,
Fremdlandan feliĉon
Serĉados nun mi;
Ne paŝis mi ĉiujn
Vojetojn en la rond’,
Ne trinkis mi ĉiun
Bonvinon en la mond’.

3. Antaŭen, antaŭen,
En bela sunbril’!
El domo jam logas
Alaŭdo per tril’,
La fontoj murmuras,
Zumadas la aer’,
Ekĝojas mia koro
En ĉarma la veter’.

4. En urbo vespere
Gajigu min regal’,
Ekbrilu bonvino
En klara pokal’:
Ekprenu gitaron,
Gajega muzikant’!
Pri mia dolĉulino
Eksonu bela kant’!

5. Se foje mi dormos
Sen lito sub mantel’,
La steloj min gardos
Sub blua ĉiel’,
Per dolĉa murmuro
Lulados min tili’,
Min vekos frumatene
Unua sunradi’.

6. Migrado, migrado,
libera vivoĝoj’!
Ĉar Dia spirado
Min tuŝas en voj’,
La koro ĝojegas
De l’ mont’ al mara ond’
Vi estas belega,
Vi vasta, vasta mond’.

Teksto 2

Migremo

Nun majo alvenis, burĝonas la arbar',
Do restu en hejmo, filistra homar'!
La nuboj ĉe ĉielo migradas jam for,
Laŭ ili nun fortiras min la migrema kor'.

Ho, patro, patrino, adiaŭ nun al vi,
Feliĉon ekstere serĉadas nun mi,
Ja, multe da vojoj ne vidis mi jam
Kaj multe da bonvinoj mi konas nur laŭ fam'.

Antaŭen, antaŭen sub hela sunradi',
Trans montoj, trans valoj kun vigla energi'!
La fontoj murmuras, bruigas arbojn vent',
La koro kun alaŭdo kunkantas pro kontent'.

Vespere en urbeto gastigos min trinkej':
“Ho mastro, nur vinon, sed de bongusta plej!
Ekprenu gitaron, gajega muzikant',
Prikantos mi knabinon, de kiu mi amant'.”

Se mankos restejo kun noktripoz' kaj vin',
Sub ĉielo mi kuŝos, la steloj gardos min,
Siblante tilio lulados al dormad',
La matenruĝo vekos denove al migrad'!

Migrado, migrado, libera ĝojo vi,
En brust' freŝe blovas la spiro pro vi,
La koro ĝojegas pro la ĉirkaŭa rond',
Ho kiel estas bela la vasta, vasta mond'.

Eksteraj ligoj

nun_majo_alvenis.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)