Uzantaj iloj

Retejaj iloj


perfekta_ferio

Perfekta Ferio

Muzikoi.d.c.

Teksto

Sen ŝton’ sur la plaĝ’
Sen pluv’ dum vojaĝ’
Estus ĉio perfekta

Sen kul’ en arbar’
Meduz’ en la mar’
Estus ĉio perfekta

Longa vic’ en staci’
Ĉiam kaŭzo de eta ĝen’
Kaj ĉio pri kiu diras mi
Viv’ pli dolĉus sen!

Sed la bela feri’
Ne nur plenas je mia plend’
Kun mil kaj unu okazoj
Ridi pri mi mem

Oh ĉiam restas ja difekto
Nenio estas ja perfekta
Sed eĉ se havus mi elekton
Ne estus ŝanĝ’

Sen nub’ en pejzaĝ’
Sen vund’ sub bandaĝ’
Estus ĉio perfekta

Sen ŝvit’ en harar’
Kun map’ sen erar’
Estus ĉio perfekta

Muzikaĉ’ en radi’
Ĉiam kaŭzo por eta ĝem’
Kaj ĉio pri kiu diras mi
Viv’ pli dolĉus sen!

Sed belegas feri’
Sur la vojo kaj sub’ la tend’
Kun mil kaj unu okazoj ridi pri ni mem

Ĉar ĉiam restas ja difekto
Nenio estas ja perfekta
Sed eĉ se havus mi elekton
Ne estus ŝanĝ’

Eksteraj ligoj

perfekta_ferio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)