Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pregxo_de_francois_villon

Preĝo de François Villon

Teksto
Muziko
Bulat Okudĵava
E-tekstoEdward Wojtakowski
KantasMariusz Dinaszewicz

Teksto

Ĝis kiam nia turniĝas ter',
ĝis kiam brulas radi'
Sinjor' al ĉiu donu el ni
kion malhavas li:
ĉevalon al timulo,
por saĝul' da scio pli,
mondonu feliĉulon
kaj plu protektu min Vi.

Ĝis kiam nia turniĝas ter',
Ho, ĉiopova Sinjor',
al povemuloj donu
satiĝi en povfervor',
Permesu al donemuloj
ripozi foje pli,
Kainon donu penton,
kaj plu protektu min Vi.

Mi kredas, ke Vi ĉion povas,
saĝeco via deviz',
samkredas soldat' vundita
je viv' en paradiz'.
Kaj strebas ni ĉiuj kun fido
atente aŭskulti Vin,
kaj ame ni Vin konfidas
nesciaj pri la destin'.

Ho mia, ho verdokula Di',
teranoj petegas Vin,
ĝis kiam nia turniĝas Ter'
kio mirigas eĉ ĝin,
ĝis kiam tempo kaj fajro,
daŭre abundas sur ĝi,
donu al ĉiu po iom
kaj plu protektu min Vi.

Eksteraj ligoj

pregxo_de_francois_villon.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)