Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rajdas_sur_cxevalo

Rajdas sur ĉevalo

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloJede mladík na svém koni
MIDIrajdas_sur_cxevalo.mid

Teksto

/: Rajdas sur ĉevalo nigra,
rajdas la junul'; :/
gaje saltas ĉevaleto,
sed al kara patrineto
/: larmas la okul'. :/

/: Ĉesu plori pro la filo,
kara patrinet'!:/
Por patrujon, vin defendi,
rajdas li, do ĉesu plendi,
/: estas mia pet'. :/

/: Mi revenos kun ĉevalo
al vi el batal' :/
Ĉeĥ' ne lasos sin difekti,
Lenka*) devos florojn plekti
/: por mi kaj ĉeval'. :/

/: Sed se mi en la batalo
tamen mortus tuj, :/
ploru, ah, neniufoje,
estas ja al Ĉeĥo ĝoje
/: morti pro patruj'! :/

*) Lenka ĉeĥa popola formo de virina nomo Apolonio.

rajdas_sur_cxevalo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)