Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rigardo_tra_la_fenestro



Rigardo tra la fenestro

TekstoEli Urbanovà
MuzikoMiĥail Povorin

Teksto

Kaj denove fiksas sin la okuloj
Sur ekrano de fenestraj tabuloj.
Kaj denove ĉiam sama scenejo
Kun arbusto, ŝtonaj ŝtupoj, ŝoseo.

Kaj denove la ensemblo, el kiu
Centpercente mia estas neniu.
Kaj denove kaj ankoraŭ doloro,
Ĉar ne venas la ŝatata aktoro.

Kaj denove mi klopodas konkludi,
Ke ni devas niajn rolojn finludi.
Kaj denove mi verkante martiras,
Kiel granda reĝisoro deziras.

rigardo_tra_la_fenestro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)