Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rugxeta_blua_violet

Ruĝeta, blua violet'

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloČervená, modrá fiala
MIDIrugxeta_blua_violet.mid

Teksto

Ruĝeta, blua violet', violet',
amatin', kie ĝia bed', ĝia bed',
amatin', kie ĝia bed'?

Kuru for, Kaĉo*), kuru for, kuru for,
kato vin sekvas kun fervor', kun fervor',
kato vin sekvas kun fervor'.

El bed' ĝardena tiu flor', tiu flor',
ŝiris mi ĝin kun kordolor', kordolor',
ŝiris mi ĝin kun kordolor'.

Kuru for, Kaĉo…

Kial dolorus kor' al vi, kor' al vi,
junulon novan amas ĝi, amas ĝi,
junulon novan amas ĝi.

Kuru for, Kaĉo…

Ĉiu ja ĉasta, virgulin', virgulin'
antaŭ junuloj gardas sin, gardas sin,
antaŭ junuloj gardas sin.

Kuru for, Kaĉo…

Kaj se ne eblas eĉ evit', eĉ evit',
ŝi ruĝas kiel kolorit', kolorit',
ŝi ruĝas kiel kolorit'.

Kuru for, Kaĉo…

Vizaĝo ruĝas kiel roz', kiel roz'
kaj sin kovretas per la ros', per la ros',
kaj sin kovretas per la ros'.

Kuru for, Kaĉo…

La ros' gutiĝas sur vizaĝ', sur vizaĝ',
junulin', pro vi la domaĝ', la domaĝ',
junulin', pro vi la domaĝ'.

Kuru for, Kaĉo…

De la katin' sen akompan', akompan',
estis kaptita hortulan', hortulan',
estis kaptita hortulan'.

Kuru for, Kaĉo…

Kaptita estis ĝi en kaĝ', ĝi en kaĝ',
jen por katino bonfuraĝ', bonfuraĝ',
jen por katino bonfuraĝ'.

Kuru for, Kaĉo…

Ne estis birdo de la kant', de la kant',
sed muelisto kaj helpant', kaj helpant',
sed muelisto kaj helpant'.

Kuru for, Kaĉo…

*) Kaĉo = Káča (popola formo de la virina nomo Katarino). La rekantaĵo “Kuru for, Kaĉo…” estas por la anco (“valso”); en simpla kantado oni povas ellasi ĝin.

rugxeta_blua_violet.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)