Uzantaj iloj

Retejaj iloj


send-krik

send-krik

Muziko
Teksto
fabricjo deandre' (Fabricio de Andrè)

noto:
alia provo rakonti la historion de nordamerikaj indianoj el la vidpunkto de nordamerikaj indianoj.

originala titolo: Sand Creek

Teksto

ili prenis nian koron
sub kovrilo tre malhela
sub mortinta eta luno
dormis ni en sonĝo bela
estis junulo-generalo
turkis-kolora uniformo
estis junulo-generalo
ido de norda ŝtormo
arĝentas nun dolaro
surfunde de send-krik

malproksimis niaj viroj
laŭ la spuroj de bizonoj
la muziko kiu foris
ade iĝis pli malfona
ree fermis mi okulojn
sed mi estis daŭre tie
mi demandis mian avon
«ĉu ĉi tiu estas revo?»
jes, foje kantas fiŝoj
surfunde de send-krik

kaj mi sonĝis tiom forte
ke elfluis sang' el nazo
fulmotondro en orelo
en la alia paradizo
kaj la larmoj pli malgrandaj
kaj la larmoj tre pli grandaj
kiam la ardo de la neĝo
floris per hel-ruĝaj steloj
nun infanoj dormas
surfunde de send-krik

kiam la suno levis la kapon
trans la ŝultrojn de la nokto
restis nur hundoj kaj fumo
kaj dispelitaj tendoj
sagon pafis mi al ĉielo
nur por igi ĝin elspiri
sagon pafis mi al vento
nur por igi ĝin elsangi
de la tria sago pluen
al la fundo de send-krik

send-krik.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)