| Esperanta teksto | A. v. D. STARRE | 
|---|---|
| Tipo | traduko | 
| Originala titolo | Hoog op de gele wagen | 
Migras tra kampoj, valoj
Sur veturilo mi.
Trotas la virĉevaloj,
Sonas la kornmelodi'.
Ho! kiel bele sin movas:
Arboj, riveroj, herbej'.
/: Mi preskaŭ foriri ne povas,
Sed, preterpasas. Ho ve! :/
En vilaĝetoj ĉarmaj, 
Aŭdas la fluton mi.
Dancas geknaboj gajaj, 
Ĉirkaŭ majesta la tili'.
Vento petole kunfestas; 
Kanton forblovas. Juhej!
/: Ho! kiom feliĉa mi estas!
Sed, preterpasas. Ho ve! :/
Zorgas por la ĉevaloj, 
Bona koĉer', kun rapid'.
Mastro kun plenpokaloj, 
Logas al rea vizit'.
Min alridetas knabino, 
Tra la fenestra rozej'
/: Ne ŝatas mi pensi pri fino,
Sed, preterpasas. Ho ve!:/
Iam en krepdrapiro 
Pasas la diliĝenc'.
Estas la finrondiro. 
Trotas ĉevaloj en kadenc'.
Estas finita la sorto, 
Nun ne plu helpas refut';
/: Jam vokis ordone la morto,
Do nun, por ĉiam: Salut'! :/