Sentema huligano

Teksto Manuel ROMERO
Muziko Manuel JOVÉS

Teksto

Huligano, reĝ' de l’ dancejo,
huligano kun mola kor'!
Vi ja kaŝas en la rido
grandan emon al ekplor'.
Jam la jaroj min preterpasas
kaj sincere ne amis mi;
en la viv' mi ĝuis multajn fiulinojn,
tamen mankas la virin'.

Refreno:

Kiam tro mi trinkadas dum nokt'
mi memoras pri tiu virin'
kiu vere min amis kun fervor',
kiu ŝatis min
sed kiun sendanke lasis mi,
Ŝian amon mi mokis, sed mi
ne pripensis pri ĝia reven'
nek supozis ke l' flugo de la temp'
tre kruele malĝojigos
la fi-reĝon de l’ dancej'.

Kompatinda, ŝi humiliĝis
dum forpelo akra de mi;
huliganoj min admiris
kaj mi ne pardonis ŝin.
Huligano, reĝ' de l’ dancejo!
Mi por ĉiam memoros ŝin;
sciu vi ke ĉi ridego
estas, ja, nur plordezir'.

Refreno

Teksto 2

Origina teksto:

Patotero sentimental

Patotero,
rey del bailongo,
patotero,
sentimental.
Escondés bajo tu risa
muchas ganas de llorar.
Ya los anos
se van pasando
y en mi pecho
no entró un querer.
En mi vida tuve minas, muchas minas
pero nunca una mujer…

Cuando tomo dos copas de más,
en mi pecho comienza a surgir
el recuerdo de aquella fiel mujer
que me quiso de verdad,
y yo, ingrato, abandoné.
De su amor me burlé sin mirar
que pudiera sentirlo después,
sin saber
que los anos al correr
iban, crueles, a amargar
a este rey del cabaret.

¡Pobrecita!
¡Cómo lloraba
cuando ciego
la eché a rodar…!
La patota me miraba
y… ¡no es de hombre el aflojar!

Patotero
rey del bailongo,
de ella siempre
te acordarás.
Hoy ríes… pero tu risa
¡sólo es ganas de llorar!

QR-Kodo
QR-Kodo Sentema huligano (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net