Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sola_vanselow

Sola

MuzikoFranz Lehár
TekstoHeinz Reichert; Bela Jenbach
E-tekstoKarl VANSELOW
Origina titoloWolgalied
Origina titolo 2“Es steht ein Soldat am Wolgastrand”
DevenoDer Zarewitsch (“Careviĉ”)

Teksto

Sola, dolore sola, sola kiel ĉiam!
Junaĝo mia hor' post hor'
Kaj jar' post jaro pasas for,
Sen ĝojorido, sen esper'
En monotona malliber'.

Soldato garde ĉe l’ river'
Sur senkonsola fremda ter'
Solece staras en silent'.
Ne lumas lun- aŭ stel-arĝent'.
Ĉie nokto kaj nebul',
Larmo gutas de lia okul'.
Kiom turmentas de l’ anim'
Forlasiteco sen lim'.
Kaj al Di'
Preĝas li:

Ĉu vi forgesis pri mia dolor'?
Al amo sopiras en mi la kor'.
Multajn anĝelojn vi havas ĉe vi,
Kial ne sendas vi unu al mi?
De mia plendo ne turnu vin for,
Ardegas ja ankaŭ en mi la kor'.
Multajn anĝelojn vi havas ĉe vi,
Sendu el ili do unu al mi.

sola_vanselow.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)