Muziko | Laŭ la germana kanto “Bier her” |
---|---|
Esperanta teksto | Juul KARNAS |
Servu, servu la bieron tuj, juk-he!
Servu, servu la bieron tuj!
Ĉu ekzistas la bieroj
nur por plaĉi al anseroj?
Servu, servu la bieron tuj!
Trinku, trinku la bieron tuj, juk-he!
Trinku, trinku la bieron tuj!
Lakton trinku suĉinfanoj;
sed bieron “Rekt-Vojanoj”!
Trinku, trinku la bieron tuj!