Venu kun mi al kamparo

Muzikohungara popolkanto
TekstoErzsi Gazdag
E-tekstoImre Szabó
MIDIvenu_kun_mi_al_kamparo.mid

Venu kun mi al kamparo:
Kial, kial la preparo?
Portu, portu la sitelon!
Ni elverŝos la zizelon.

Jen la akvo! La zizelo
ne eltenis sen kolero:
Ĝi elsaltis sen ĉapelo.
Jen la vosto! Jen la felo!

Jen, ĉi tie! Sed jam kie?
Malaperis ĝi magie.
Eble sidas alitrue?
Ĝin ni kaptos morgaŭ frue!

Se vi ensalutus, vi povus komenti.
  • venu_kun_mi_al_kamparo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:01
  • (ekstera redakto)