Uzantaj iloj

Retejaj iloj


venu_panjo

Venu panjo

Muzikorusa popola
Esperanta tekstoJ. Murjxan
Tipoadapto

Teksto

Jam la tuta lumo iris for,
Ne foriru ankaŭ vi.
/:Venu panjo, venu panjo, —
Venu, sidu plu kun mi. :/

Batas arbojn vento forta —
Varman manon havas vi…
/: Sidu panjo kaj rakontu:
Kiel venas sonĝ' al ni. :/

Se anĝel' subite venos
Kaj aperos apud mi —
/: Venu panjo, venu panjo,
Lin ekvidos ankaŭ vi. :/

Ne, mallumon mi ne timas,
Mi ne tremas tute ja…
/: Venu panjo, ne forlasu min
Ĝis mi estos granda jam. :/

venu_panjo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)