Uzantaj iloj

Retejaj iloj


violbukedo

Violbukedo

TekstoCecilia
MuzikoCecilia
E-tekstoSvena Dun
KantasCecilia

Originala titolo: Un ramito de violetas

Teksto

Edzinan vivon ŝi ŝatis fakte,
kvankam ŝia edzo ne kondutis tre takte.
Li agis ofte kun forta karaktero,
kaj ŝi plendis, ke al li ja mankas tenero.
De longe jam, ĉiun monaton,
al ŝi leteras nekonato.
Liaj tekstoj poezias
kaj ŝi, feliĉa, fantazias

Refreno:

Kiu verkis poemojn por ŝi silente?
Kiu sendadis florojn ĉiuprintempe?
Kiu, ĉiun naŭan de novembro
sen klariga etikedo,
sendis al ŝi nepre violbukedon?

Ŝi foje revas kaj eĉ imagas
bildon pri la viro, kiu ŝin amas.
Kaj ŝi preferas bildigi lin tenera,
kun grizaj haroj kaj rideto sincera.
Sen scii kiu do suferas,
kaj en sekreto ŝin amegas,
Ŝi vivas plu, tagon post tago,
ĝuante tiun kaŝan amon.

Refreno

En la vesperoj, kiam, postlabore,
la edzo venas hejmen, li gvatas ŝin esplore.
Ĉar li scias ĉion, nenion li komentas.
ŝi feliĉas do sekrete li konsentas.
Ĉar estas li la flor-sendanto,
kaj fidela poem-verkanto.
Tamen, ĉar ŝi ne suspektas,
ŝi rigardas lin kaj ŝi plu silentas

Refreno

violbukedo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)