Uzantaj iloj

Retejaj iloj


matenstel_komencas_nun_jam_subiri

Matenstel' komencas nun jam subiri

Muzikohungara popolkanto
Origina titoloMegyen már a hajnalcsillag lefelé
MIDImatenstel_komencas_nun_jam_subiri.mid

Teksto

Matenstel’ komencas nun jam subiri,
Mia kara kolombet’ devas jam hejmeniri.
Botoj sur la piedoj, botetoj lakigitaj,
Respegulas ili stelojn radiajn.

Kien ajn vi iras kara atentu,
Ke antaŭ vi la kampo ĉiuloke roziĝu.
Frukton donu la herbo, kresku la dolĉa pomo,
Nenima forgesu min via kara koro.

Versio 2

Aŭrorstelo hele brilas ĉiele,
mia dolĉa kortrezor’ hejmeniras fiere,
lakaj botoj al li sur la piedoj paradas,
kaj l’ aŭrora stel’ sur ili briladas.

Hungara teksto

Megyen már a hajnalcsillag lefelé,
az én kedves galambom most megyen hazafelé,
lábán van a csizmája, lakkos szárú kis csizma,
rásütött a hajnalcsillag sugara.

Amerre mégy, édes rózsám, kívánom,
Hogy előtted a rét is tiszta rózsává váljon.
A zöld fű is előtted édes almát teremjen,
A te szíved holtig el ne felejtsen.

matenstel_komencas_nun_jam_subiri.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)