Vladimir SAMODAJ

SAMODAJ, Vladimir Vladimiroviĉ. 1935. Ruso; filologo-arabisto. Iam tradukisto en Jemeno, Irako kaj Sirio. Poste ĵurnalisto, interalie gvidis la araban eldonon de “Moskvaj Novaĵoj”. Esperantisto de 1958. Vicprezidanto de Komisiono pri Internaciaj ligoj de sovetaj esperantistoj, 1970. Membro de internacia komitato de MEM, 1978. Vicprezidanto de Asocio de sovetiaj esperantistoj (ASE), 1979. Unu el la iniciatintoj de SEJM. En 1989 la unua prezidanto de restarigita SEU. Kunredaktis ĉ. 35 broŝurojn de Komisiono pri internaciaj ligoj de sovetaj esperantistoj, 1965-76. Redaktis Esperanto-suplementojn al “Moskvaj novaĵoj”, 1978-82 kaj iniciatis Esperantan provnumeron de ĝi en 1989. Samodaj jam en 1960-aj komencis traduki el la rusa kaj ukraina, kaj verki originale.

William Auld en Esperanta Antologio, 1984. Nikolao Gudskov, 2002.

Eksteraj ligoj

QR-Kodo
QR-Kodo Vladimir SAMODAJ (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net