Uzantaj iloj

Retejaj iloj


adiaux

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Adiaux

Teksto

Adiaŭ, amik', adiaŭ,

jam temp' por disiĝi venas.

Por longa memoro vian

donacu al mi manpremon.

Donacu ankoraŭ kanton,

memoru mi voĉon vian,

rigardu okulojn antaŭ

mi diros al vi, mi diros al vi - adiaŭ.

Donacu vi ankaŭ por vojo

la varman rideton vian

kaj kisu vi min lastfoje,

adiaŭ, amik', adiaŭ!

Tre zorge mi ĉion prenos

kaj metos en koron mian.

Jam temp' por disiĝi venis,

adiaŭ, amik', adiaŭ, amik', adiaŭ.

adiaux.1172558718.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)