Uzantaj iloj

Retejaj iloj


siberia_lulkanto

Siberia lulkanto

TekstoJulio BAGHY
MuzikoJ. AMMER
MuzikoJózsef DINNYÉS
MIDIsiberia_lulkanto.mid

Aperis en la sonkasedo Al Venko!, eldonita de Lingvo-Studio en 1986.

Teksto


alvenko.jpg

Hirte flirte flugas haroj,
siblas vintra vent'…
Morde torde ŝiras koron
larmoj kaj la sent'…
Kant' patrina plore sonas
dormas filo en lulil'…
Noktripozon por li donas
sonĝ' infana en-trankvil'…

“Baju, baju, bajuŝki…
Dormu sonĝe, dormu vi…
Ĝemo, ploro kaj dolor'
flugu for de via kor'!
Baju… baju… bajuŝki…
Dormu filo, dormu vi!”

Brue skue blekas vento,
knaras ligna dom'…
Ĝeme treme sin forkaŝas
besto kaj la hom'…
Vent' alportas sangan krion
tra l' glacia neĝa val'…
Lastaspire petas Dion
preĝ' de l' patro en batal'…

“Baju, baju, bajuŝki…
Ho, fileto, dormu vi…
Kri' de l' morto, son' de l' plor'
flugu for de via kor'!
Baju… baju… bajuŝki…
dormu filo, dormu vi!”

Prude krude fremdaj homoj
venas el insid'…
Trompe rompe sangtriumfe
venkas la perfid'…
Kant' patrina plore sonas,
dormas filo en lulil'…
Teran pacon por li donas
sort' de l' patro en trankvil'…

“Baju, baju, bajuŝki…
Koro mia, filo, vi…
Anĝeleto, pala roz'
dormu pace en ripoz'!
Baju… baju… bajuŝki
dormu nur eterne vi!…”
siberia_lulkanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)