Uzantaj iloj

Retejaj iloj


negxulino

Negxulino

Teksto de Oĉjo Dadaev
Muziko de Oĉjo Dadaev kaj Aleksandr KOVALJ

Teksto

Mi ĉiam memoros vian blankan vizaĝon,
Vian sveltan staturon, kreitan el neĝ'.
Ĉu vi estis realo aŭ vintra miraĝo,
Kiam dancis blizarde en korta maneĝ'?

Refreno, (2-foje):

Mia kara Neĝulino ne foriru,
Sur fenestrajn vitrojn vi gelpentre spiru.
Kaj ruĝigu per kareso miajn vangojn.
Turnu nin kun neĝeretoj ni en tango.

Mi longe serĉadis vin ĉie en mondo,
Ĉe geviroj diversaj demandis pri vi.
Sed vi estis nenie en maroj kaj montoj,
Nur en mia memoro vi restis vizi'.

Refreno, (2-foje)

negxulino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)