Teksto kaj muziko de A. Ivaŝĉenko kaj G. Vasiljev
Traduko el la rusa Paŭlo MOĴAJEV (Mevo)
Adiaŭ, adiaŭ por longa ĉiamo,
Jam pretas l' bileto, kaj restis moment'.
Forgesu, forgesu pri l' homo iama
Konata de vi dum jam tuta jarcent'…
Forgesu do vi, pri la homo naiva,
Cedanta al fort', al ordon' kaj regul',
Forgesu la homon, havantan dumvive
Nur unu aspekton en ĉiu spegul'.
Mi hastas al lok' kun herbejoj smeraldaj,
Ŝaŭmanta ondar' kaj urbega ornam',
Kaj se mi revenos - do ege nebaldaŭ,
Sed, certe, iama ne venos mi jam.
Atendas min bunt' de fiask' ĝis deliro,
De plaĉaj bonsignoj ĝis prema sonĝar'.
Kaj l' kor' doloretas pro tim' kaj admiro,
Kaj neeviteblas ĉi dolĉa koŝmar'!
Forgesu do for pri l' povrul' malfeliĉa
Fuĝinta de l' ĉenoj, de l' dev' kaj l' ordon'!
Adiaŭ, atendi jam estas sufiĉe;
Jen por la disiĝo longdaŭra fajfson'!