Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_antverpeno

Al Antverpeno

TekstoKarel LEDEGANCK
MuzikoEm. WANBACH
E-tekstoHector VERMUYTEN

Teksto

Reĝin’ de l’Skeldrivero
Ho, restis en imag’
Belega tiu tag’!
Vi iris el murar’ al ombro de l’somero,
Ornamis vin la festa vest’,
Kaj rid’ sur lip’, gracia gest’.
Svarmanta la amas’ de via infanaro
Aspektis dense kiel papilia aro
Diverskolora kaj ĝuanta pri l’aer’.
Mi diris: regas vin ankoraŭ ĝoj’, sincer’!

Vespere en kvieto
Apud la Skeldobord’,
Mi vidis en la Nord’
Spektaklon, kiun ne forgesas la poeto.
Rebrilis la arĝenta lun’
Majeste en ĉiellagun’,
Sur la ebensupraĵ’ de l’monda riverego,
Sur kiu lulis sin de mastoj arbarego,
Portintaj tien ĉi riĉecon de la mond’.
Mi diris: lukson ĉiam naskas via ond’!

Kaj patrolingvan sonon
Ĉirkaue aŭdis mi
En plena harmoni’
Al inda la aspekt’ ĝi pruntis taktotonon
Ĝi vive fluis kun facil’,
Amat’, el buŝ’ de via fil’.
Poetanim’ ĉe ĉiuj ŝajne rasdevenas,
Ĉu plum’, penik’, skulptil’ al ili apartenas.
Figurlingvaĵ’ kanttuŝis min. „En tiu part’”
Mi diris, „levas sin la sun’ de l’Flandra art’!”

al_antverpeno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)