Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_mucidaj_grizaj_domoj

Al mucidaj grizaj domoj

AŭtorojRobert Steitz / Michael Englert

Teksto

Al mucidaj grizaj domoj
al la sklaveco en mizer'
laŭte vokas junaj homoj:
“Levu vin! Al la liber'!” (2-foje)

Kunligitaj nur ni staru,
fortaj ĉiuj estu ni.
La tiran' la vojon baru,
sed barilojn venkos ni. (2-foje)

Ĉu la tempon vi ne gardas?
Ĉu vi gapas en la strat'?
Jen, la suno brile ardas.
Helpu nin do, kamarad'! (2-foje)

Flirtu alte nia flago
kaj kuraĝe luktu ni!
Venos baldaŭ ja la tago
de l’tutmonda harmoni'! (2-foje)

al_mucidaj_grizaj_domoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)