Uzantaj iloj

Retejaj iloj


alia_mondo_eblas

Alia Mondo Eblas

Teksto

alvenis jam la temp', nun granda estas nia respondec'
vekiĝu, junular', kaj pledu ĉiuj kune por la planed'!

ni devas nun, pli forte ol hieraŭ, marŝi ankoraŭ
ni devas nun, pli pove kaj ribele, jam hodiaŭ, al la strat'

nin frapas konscienc', al vigla batalad' por justa ter'
leviĝu, junular', kaj staru kontraŭ blinda kapital'!

ni volas pli! alia mondo eblas, vivu solidar'
ni volas pli! alia mondo eblas, ne plej gravas la dolar', ne, ne!
vivu la homar'
vivu solidar', amik'…

Kaj…ĉu…ni…fariĝos unison' ?
Ĉar…la…mond…fariĝas…uragan' !

alvenis jam la temp', nun granda estas nia respondec'
vekiĝu, junular', kaj pledu ĉiuj kune por la planed'!

ni volas pli! alia mondo eblas, vivu solidar'
ni volas pli! alia mondo eblas, ne plej gravas la dolar'

Kaj…ĉu…ni…fariĝos unison' ?
kaj..por…ni…ALIA MONDO EBLAS

Kaj…ĉu…ni…fariĝos unison' ?
kaj..por…ni…ALIA MONDO EBLAS NUN!

alia_mondo_eblas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)