Kantas Kajto, teksto de Marcelo REDOULEZ, muziko de Nanne KALMA.
De mia infanaĝo, mi ĉiam dum vojaĝo eksidas proksime al la ruĝa helpsignal'.
Allogas min tuj tento nur tiri por kontento la ĉenon trans la fenestro de la ruĝa savokesto.
Ĝi supre kvazaŭ tronas, rigardo ekfriponas, sed ĉiu bone konas ŝildon, kiu admonas:
Refreno:
“Misuzo estas punota!” averto poliglota, ordona kaj despota. Ne estu idiota!
Por ke vi ne hontu, nun kiel mi rakontu pri forto de la deziro forportanta al deliro?
Ja ĉiuj same sentas kaj tute ne plu pentas, ĉar ili al danĝer' plu sopiras kun esper'.
Spiritoj nun demonas, ĉu iu plu rezonas? Nu, ja en ĉiuj sonas voĉo, kiu admonas:
Refreno
Mi pretas tuj eksalti, alarmon tirenŝalti, ĵus antaŭ la drammoment' de tre grava akcident'.
Batalos mi konkere por mem tiri fiere la ĉenon savantan. Gaj'! Heroo estas mi! Kaj
Dum mi fanfaronas, vojaĝo monotonas, ĉar atendante bonas trajno, kiu admonas:
Refreno, 3-foje