Muziko | aŭstralia popolkanto |
---|---|
MIDI | kanto_de_l_vakero.mid |
Al Kvinsland’ ni iris, la brutamasojn ni stiris laŭ longa, soifiga voj';
Sed kune trotas ni, eĉ kanteme pro la sci'
ke ni hejmen rajdas, rajdas - jen la ĝoj'!
Sonas “Ja, ha, hola!”, kiel tondro rajdas ni,
sen paŭzo, ĉiam sen halt’, ĉiam sen halt’!,
kun la vipo en la man', ho ĝojega vagabonda band',
ĉar rajdas, rajdas, rajdas, rajdas hejmen ni.
Dum peza estis ŝarĝ’, foje vadis ni en marĉ’ sopire al fora famili',
je birdomadrigal' tra nokta mornoval',
tamen tage bovojn dikajn kaptis ni.
Sonas “Ja, ha, hola!”, kiel tondro rajdas ni,
sen paŭzo, ĉiam sen halt’, ĉiam sen halt'!
adiaŭas varm’ kaj vund’, nun galopas ni ĝis la abund’,
ĉar rajdas, rajdas, rajdas, rajdas hejmen ni.
Terura malpluvec', polvoŝtormo ĝis blindec' nin vualis sub nigra sort',
kaj pro la aĉa fajr’, somerrego de l’ arbar’
preskaŭ preĝis ni pri liberiga mort'.
Sonas “Ja, ha, hola!”, kiel tondro rajdas ni,
sen paŭzo, ĉiam sen halt’, ĉiam sen halt’!
jam aperas urb’ kaj dom’, muĝas hufoj, kantas ĉiu hom’,
ĉar rajdas, rajdas, rajdas, rajdas hejmen ni.