Muziko | Krysztof Daletski |
---|---|
Teksto | Krysztof Daletski |
Tipo | nova teksto |
Trako 6 de albumo “Ein Durakkord schiene mir Übermut” (Timezone, 2019).
Kanto pri gardi la optimismon de voli malgraŭ la pesismo de scii (laŭ rimarko de Gramsci).
Kiam mi estis juna kun koro pasia
Plibonigi mi volis ĉion aĉan de l' mond',
Sed adoltoj asertis ke ne estas fareble,
Ke nur eblas elekti iĝi lupo aŭ ŝaf'.
Sed mi sentis ke l' mondo ne devas / esti tia, kia jen estas ĝi.
Kaj mi revis pri mondo pli justa / kaj mi gardis tiun revon en mi.
Ĥoro
Mi gardis la revon, tiun revon en mi.
Pli maljuna mi vidis tiom multajn aniĝi
En la roto de lupoj kun loganta elkri':
Venu! Venu vi ankaŭ! Tio ĉi estas plaĉa:
Jam rostiĝas la karno de la ŝafoj en gras'.
Sed mi vidis ke l' mondo ne devas / esti tia, kia jen estas ĝi.
Kaj mi revis pri mondo pli justa / kaj mi gardis tiun revon en mi.
Ĥoro:
Mi gardis la revon, tiun revon en mi.
Nun mi estas maljuna kun kor' afliktita
Ĉar mi povis apenaŭ ŝanĝi ion de l' mond'.
Kaj mi petas indulgon de miaj gefiloj,
Sed ili ridetas respondante al mi:
Jes, ni scias ke l' mondo ne devas / esti tia, kia jen estas ĝi.
Kaj ni revas pri mondo pli justa / kaj ni gardas tiun revon en ni.
Ĥoro:
Ni gardas la revon, tiun revon en ni.