Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ho_junul_vekigxu

Ho, junul’, vekiĝu!

Muzikoslovaka popolkanto
Origina titoloVstávaj, Handzo, hore
MIDIho_junul_vekigxu.mid

Teksto 1

Ho, junul’, vekiĝu,
estas temp’, leviĝu.
Se vi malfruiĝos,
vi ne enŝkatiĝos.

Mi malfrue venis,
ŝakten mi ne povis,
male, ili min per
bastoneg’ forpelis.

La diablo kun vi
kaj minejoj viaj,
mi ne enŝaktiĝos,
iru do aliaj!

Teksto 2

Jam vekiĝu, Jonĉjo, minej’ signal-finos;
se vi malfruiĝos, do vi ne ekminos.

Jes, mi malfruiĝis, mini mi ne povis,
ja eĉ per bastono oni batojn donis.

Ho, vi grandsinjoroj, kial vi min batas?
Do vi mem ekminu, se vi tion ŝatas.

ho_junul_vekigxu.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)