En Esperantujo, la plej-nova land',
Sen limo, sen horizonto,
Popolo vivadas frate en ĝi,
De ĝojo ĝi estas fonto.
Ĉar stel', ĉar stel',
Ĉar bela verda stel',
Briladas super ĝi
Briladas super ĝi
Ho, kvazaŭ lumo de sunradi',
Ho, kvazaŭ lumo, la lumo de sunradi'.
Ĉiuj enloĝantoj, ho jes fenomen'
Parolas komunan lingvon,
Atentas pri raso, nek pri kolor',
Nek faras ian distingon.
La vol', la vol'
De nova la popol'
Sincera estas ĝi
Sincera estas ĝi
Ĝi estas paco kaj nur harmoni',
Ĝi estas paco, nur paco kaj harmoni',