Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_afiksoj

La afiksoj

Muzikogermana melodio
MIDIla_afiksoj.mid

Teksto

Se bela vetero, promena invit',
mal bela restigas min hejme en lit'.
Per et“ malpliigu, pliiguper eg”.
Tre plaĉas buŝeto, sed ne la buŝeg'.

Prahomoj loĝadis en roka kavern',
en kiu dum nokte ne lumis lantern'.
Bopatro, la patro de mia edzin',
sed ni ne parolu pri ŝia patrin'.

Fihomo, se regas morala difekt',
homaĉo se tedas malplaĉa aspekt'.
La ekslernejanon plenigas plezur'.
Nun lia postaĵ' ne plu estos tambur'.

Disdoni signifas elĵeti tra l’vent'
se restas nenio alrampas la pent'.
Fraŭlino kaj fraŭlo jen bona instru'.
Geedzoj signifas kunigon de l' du!

Ekfaro signifas komencon de far',
malfrua ekŝparo, fatala erar'.
Misuzas pianon ĉar mankas talent',
malbona ludanto, terura turment'.

Foriro ĝojigas ne tre ofte nin,
escepte en kaz' de l' edzina patrin'.
Per ad“ oni markas la daŭron de ag',
kisado ĝojigas ŝvitad' estas plag'.

Belaĵo tre plaĉas al nia okul',
precipe se estas ulino aŭ ul'.
Trinkebla la akvo, trinkinda ĉampan',
trinkema-la viro kaj eta infan'.

Por estro kaj ĉefo simila difin',
por multaj la estro nur estas edzin'.
Reĝido infano de reĝ’ kaj reĝin',
pulido ideto de pul' kaj pulin'.

Ornamu la kolon per bela kolum',
ne faru la samon sur kuk' per kukum'!
Se tiuj rimaĵoj ne plaĉas al vi,
mem faru pli bonajn kaj sendu al ni!

la_afiksoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)