Uzantaj iloj

Retejaj iloj


armilojn_for

Armilojn for

MuzikoĴomart kaj Nataŝa
Esperanta tekstoĴomart kaj Nataŝa
Esperanta plenumoĴomart kaj Nataŝa

Teksto

Em Am
Armilojn for! Por ĉiam for!
C H7
Ne ripetiĝu militkrimo!
Em Am
Ankoraŭ freŝas en memor'
D7 G
La tragedi' de Hiroŝimo.

Refreno:

F#7 Bm
Ni diras: Ne! Sufiĉas jam,
C# C H7
Mutiĝu sangavidaj tostoj!
Em Am
Ne plu flugadu kun aklam'
C Em
Korvaro super homaj ostoj.

Nin ne provoku per potenc'
De la atoma energio.
Ni vokas al la konscienc'
Ni vokas al la homracio.

Refreno:

Por ke ne plu lamentu vent'
Ĉe la soldata orfa tombo,
Por ke en ĉiu kontinent'
Popolojn gardu Packolombo!
armilojn_for.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)