Uzantaj iloj

Retejaj iloj


amantino

Amantino

Kantas Esperanto Desperado
Muziko kaj teksto de Amir HADZIAHMETOVIC

Teksto

Je distanco brilas io
En la fino de tunelo.
Ĉu al lumo de kandelo
Aŭ iu brila stelo?

Ĉu la lumo proksimiĝas
Aŭ eliron mi atingas?
Je la lumo blindiginta.
Ho insulo, kion mi vidas!

El insulo ponto strebas
Por atingi iun celon,
Duonvoje en la mezo
Grandĉielo min atendas.

Pontomeze brilas io,
Larĝa rido el okulo,
Varma sento en la brusto,
Varmradias amantino.

amantino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)