Esperanta teksto | Karl VANSELOW |
---|---|
Tipo | traduko |
Amo, vi ne rezistebla forto,
Ĉu pri vi troviĝas ĝusta vorto?
Amo, dolĉa kaj kruela sorto:
Ju pli rava la feliĉ-abundo
Dum la kor-sindono sen reten',
Des pli senkonsola la reven'
Seniluziiga al profundo
De sopir-doloro kaj ĉagren'.