Muziko | A. Raudonikle |
---|---|
Teksto | J. Lapašinskas |
E-teksto | V. Šilas |
Origina titolo | Mylimos akya |
MIDI | rigardo.mid |
En rigardo de l'amato
Ondas maro de l'mister'.
Jen li sekvas min kun flato,
Gajo, jen kun sever'.
Tiom bluaj okuloj,
Kiel floroj de lin',
Min karesas per brulo,
Per lazur' logas min.
En amataj okuloj
Brilas hela ĉiel',
La matenaj nebuloj,
La aŭror', fora stel'.
Kaptas min agrabla varmo,
Plialtiĝas la humor',
Se rigard' kun ĝia ĉarmo
Trafas al mia kor'.
Tiom bluaj okuloj,
Kiel floroj de lin',
Min karesas per brulo,
Per lazur' logas min.
En okuloj respondo,
Lum' de l'suno kaj ard'.
Kiel belas, la mondo,
Al amanta rigard'.