Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Originala titolo | Erdő, erdő, erdő, marosszéki kerek erdő… |
---|---|
Muziko | Hungara popolkanto |
Tradukis | Antono SAMAK |
MIDI | erdo_erdo_erdo.mid |
Mi proponas kanti por infangrupoj : https://www.youtube.com/watch?v=GUNF_SGlKRI
Arbaro, arbaro, ronda Hungara arbaro.
Birdoj loĝas en ĝi, dekdu birdoj en branĉaro.
Sukeron mi donus al la birdo,
Kiu kantus nomon de l’ bebino,
Flirtema anĝelo, pro vi en la kor’ – doloro.
Kampo, tritik-kampo, bela tritik-kampo,
Kaj en ties mezo floras la rozarbo.
Sur branĉetoj dornoj sidas,
La bird-krurojn ĉiuj pikas,
Enkora amato, laŭ la famo, vi – soldato.
Erdő, erdő, erdő, marosszéki kerek erdő.
Madár lakik abban, madár lakik tizenkettő.
Cukrot adnék annak a madárnak,
Dalolja ki nevét a babámnak.
Csárdás kisangyalom, érted fáj a szívem nagyon.
Búza, búza, búza, de szép tábla búza.
Annak közepébe kinyílott a rózsa.
Tüskés annak minden ága,
Nem állja a madár lába,
Kedves kisangyalom, katonahíredet hallom.
Mi proponas kanti por infangrupoj :