Uzantaj iloj

Retejaj iloj


asocia_kanto

Asocia kanto

Esperanta tekstoA. V. D. STARRE
Tiponova teksto

Teksto

Fratoj, aŭroro vidiĝas,
Baldaŭ aperos la tag';
Venke proletoj leviĝas,
Flirtos triumfe la flag'.

Rekantaĵo:

Ĉar urĝe ankoraŭ necesas,
Ni, anoj de l'Asoci',
Ĉiuj sincere promesas:
/: Kune batali por ĝi. :/

Grava ja estas la rolo,
Kiun la laboristar',
De l'holland-flandra popolo,
Ludas por monda fratar'.

Rekantaĵo

Havu ni ĝustan komprenon ,
Pri la farenda labor'.
Ni ne atentu ĉagrenon,
Pro la liber' kaj honor'.

Rekantaĵo

Kune antaŭen! Sen timo,
Fratoj, rigardu al stel';
Kun la esper' en animo,
Manon en man' al la cel'.

Rekantaĵo

asocia_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)