Muziko | aŭstralia popolkanto |
---|---|
MIDI | bela_kvinslando.mid |
Bela, ho bela Kvinslando,
Sub blua ĉiel' kuŝas vi.
Fieras ni pri la klimato;
Al ĝi mankas neĝ' kaj glaci'.
En la montoj aŭ sur la plataĵoj,
Aŭ apud la mar' loĝas ni,
Feliĉe en bela Kvinslando,
La sunbrila ŝtat' de Aŭstrali'.