Muziko | Melodio de: Den Sømand han maa lide |
---|---|
Esperanta teksto | Chr. Hougaard |
Bonvenon al la anoj
ni diras per la tuta kor'
renkonte man' al manoj
laŭ la malnova mor' —
nur per beletaj vortoj,
sed ĝojo en la kor'.
Hura — Tra la la la la.
Kaj vigla la humor'.
Bonvenon ĉiu paro
da konatuloj sub la sun',
Bonvenon junularo,
vi venis kune kun
la vigla bonhumoro,
bloveto de la mond'.
Hura — Tra la la la la!
Freŝiĝas nia rond'.
Bonvenon ĉiu gasto
kaj belvestita fraŭlinet',
dikulo kaj kun basko —
ne gravas la vestet'.
En nian kluban ĉambron
vin bonvenigas ni.
Hura — Tra la la la la.
Plezuron nur al vi.
Bonvenon la humoro,
pasigu kune tie ĉi
tempeton, per la koro
deziras ni al vi
hodiaŭ, morgaŭ, ĉiam
feliĉon en la kor'.
Hura — Tra la la la la.
Kaj tute ne dolor'.