E-teksto | Józef TOCZYSKI |
---|---|
Origina titolo | Płonie ognisko |
MIDI | brulas_fajro.mid |
Brulas fajro kaj muĝas arbaro,
frat' skoltestro inter ni
rakontadas pri trapasintjaroj,
reviviĝas histori'.
Refreno:
Pri bataloj ĉe la limolando,
pri herooj de patruj Pollando.
Super ter' alta dolĉflustras vento,
kaj arbara noktari'.
Jam trumpet' sono vokas revenon,
alarmsignoj flugas for' .
Fratoj trafe atingas postenon,
harmonie batas kor' .
Refreno:
Junaj vangoj flamas de fervoro,
amoplene batas ĉies koro.
Fortoplena kanzon' eksonoras,
plej potenca kant' de l' glor' .
Refreno: