Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ce_la_supra_vilagfino

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ĉe la supra vilaĝfino

Teksto

Ĉe la supra vilaĝfino loĝas ĉarma Katarino;
[: nigra okulpar’, korvonigra la harar’,
estu mia amatin’, ho, ĉarmega Katarino. :]

Kaj fariĝis Katarino mia kara amatino;
[: mond’ envias min, ke mi povas kisi ŝin
kaj edziĝos baldaŭ al la ĉarmega Katarino. :]

Do nun estas Katarino mia ĉarma junedzino;
[: nigra okulpar’, korvonigra la harar’,
plenumiĝis la sopir’: mia estas Katarino. :]

Mian amon mi nun pentas, ĉar min Katarin’ turmentas.
[: Mia junedzin’ estas vera diablin’
kaj amare ploras mi pro la ĉarma Katarino. :]

ce_la_supra_vilagfino.1319821217.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)