Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pasero-kanto

Pasero-kanto

MuzikoBogumil ZEPLER
Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tiponova teksto

Teksto

Vi homoj estas stulta gent',
La deco-leĝoj kun turment'
Katenas vin terure.
Ĉu nin paserojn vidas vi?
De branĉ' al branĉo dancas ni
Kaj kantas mult-plezure.

Rekantaĵo

Cip cip —
estas nia princip' —
Cip cip cipcipcip cip cip.

Se ardas la pasero-vir'
Al paserin' en amsopir',
Li tuj karesojn frandas
Kaj ne pri la gepatra jes,
Parenc-konsent', polic-permes'
Aŭ pri la dec' demandas.

Rekantaĵo

Vi kompatinda homaran'
Jam zorgas pro morgaŭa pan',
Forgesas pri la nuno.
Sur la morgaŭon kraĉas ni,
Pli gravas nia ĝojo pri
La hodiaŭa suno.

Rekantaĵo

Se tamen foje iu aĉ'
Ne estas laŭ pasera plaĉ',
Faligas ni laŭ-pove
Malgrandan ŝarĝon super ĝin,
Por tiel malpezigi nin,
Kaj kantas jam denove.

Rekantaĵo

pasero-kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)