Ŝablono por kantotekstoj. Tio ĉi estas komento. forigu ilin!
Muziko | H. LESPINE |
---|---|
Esperanta teksto | Albert MASSELIER |
Tipo | traduko |
Originala Titolo | Beth ceu de Pau |
Originala teksto | C. DARRICHON |
Kanto verkita en la okcitana.
Ĉiel' de Paŭ', vel mi vin ne revidos!
Jam mortsufero nun fortenas min.
Car mi ne plu pro via helo ridos,
Adiaŭonte jen mi gloros vin.
Sed mia voĉo sonas tro malĝoje,
Ĝi ne plu taŭgas eĉ por adiaŭ' !
Ha ! resanigu ĝin nur lastafoje,
Ĉiel de Paŭ'! Ĉiel' de Paŭ' !
Dum,ĝis soleco nokta de ĉambreto,
Eklulas min printempo de l' natur',
Subite jen alflugas hirundeto,
Gemante, ve, ĉasata de vultur'.
Eniru tuj, amiko, ĉar nur tiel
Vi sekurigos vin de fiĉirkaŭ';
Karcero mia vin indulgos,
kiel Ĉiel' de Pau'! ĉiel' de Paŭ'!
Gasteto kara! vin, anĝelo paca,
Ja Dio mem alsendis tien ĉi.
Ripozu, ĝis vi ne plu estos laca!
Nenio ajn minacos vin ĉe mi.
Ne tiel tremu!… vi ne enkaĝiĝos;
Ĉeestu nur ĝis lumos la morgaŭ' !
Dum suno brilos, por vi plibeliĝos
ĉiel' de Paŭ'l ĉiel de Paŭ'!
Forflugu nun, ho vizitinto dia!
Ĵus retagiĝis… baldaŭ mortos mi…
Vespere vin gastigos hejmo mia…
Tombaĉo min gastigos tie ci…
Sed, elkisante viajn flugiletojn,
Mi komisiis vin per adiau'…
Favoru vin kaj viajn gefiletojn,
Ĉiel' de Paŭ ! ĉiel' de Paŭ'! »