Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | Franz Freiherr von Dingelstedt |
---|---|
Muziko | ? |
E-teksto | Manfred Retzlaff, 20.06.1989 |
MIDI | weserlied_gustav_pressel.mid |
Laŭ la origina germanalingva teksto “Weserlied”.
Vezero estas rivero ĉe germana urbo Hameln.
Kun mia liuto tie ĉi
Multfoje surmonte mi sidis,
Min mem kaj la mondon forgesis mi,
Dum tiun ĉi valon mi vidis1).
Kaj plena estis de hela bril’
Kaj gaja sonor’ la aero,
Bruadis malsupre la akvobaril’,
Briletis la ond’ de l’ Vezero.
Flustradis kvazaŭ defore tra l’
Arbaro de l’ am’ melodioj,2)
Kaj el la aperta grundo de l’ val’
Salutis min sonĝaj vizioj.
Kaj plena estis da hela bril’
Kaj gaja sonor’ la aero,
Bruadis malsupre la akvobaril’,
Briletis la ond’ de l’ rivero.
Denove mi sidas nun tie ĉi,
La kantojn malnovajn mi penas
Reaŭdi, sed vane aŭskultas mi,
La sonĝoj jam ne plu revenas.3)
La dolĉaj bildoj forestas jam
Sub morna ĉielo premata!
Adiaŭ, adiaŭ, vi sonĝoj de l’ am’!
Adiaŭ, vi tempo beata!