Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ni_iru_plu

Ni iru plu

Muzikoangla popola melodio
E-tekstoJozefo MIKULÁS
MIDIni_iru_plu.mid

Origina esperanta teksto laŭ angla popola melodio.

Teksto

Sonu gaje vigla kant'
per la lingvo Esperant'
sur la flirta flagro brilu Verda Stel'.
Sonu brave nia ĥor'
kunfrapante ĉiu kor'
ĉar komuna estas voj' de nia cel'!

Refreno:

||:Kantu, kantu ni gefratoj,
marŝu al la paco ĉiu land'!
Jen leviĝu nia flag',
kantu kune ĉiu frat'
per ni en la mondo venku Esperant'!:||2-foje

Sama lingvo, sama sent'
ligu vin al regiment'
venu ĉu el urbo, ĉu el vilaĝ'.
Donu manon al la man'
vin alforĝu arda am'
venu kun ni, iru plu ni, kun kuraĝ'!

Refreno:

Kantu, ktp…
ni_iru_plu.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)