Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxe_via_dekstra_genuo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ĉe Via Dekstra Genuo

TekstoPoul THORSEN
MuzikoNanne KALMA
KantasKajto

Teksto

Ek al la vino nun, mia amiko
Levu la glason, eksonu muziko
Se vere la dioj amas al Homo
Ni helpu al ili per tosto-propono
Aja! Nun gaja
Versu memore al ne-ĉeestantoj
El nobla vino kaj el novaj kantoj

Donu al mi unu lokon, kara
Ĉe via dekstra genuo
Dronu forgese la tempo amara
En duopa drinko, duobla ĝuo
Ĉe via dekstra genuo

Ek al la ino nun, mia amiko
Glaso fragila pro ŝia maldiko
Glata kaj frida, interne brulante
Kisita de multaj, sed pura konstante
Aja! Nun gaja
Spite al fundo fendita, rompebla
Vivu Vitr-ino eterne malfebla

Ek al la kanto nun, mia amiko
Jam pli fortikas nia fortiko
Vino kaj ino kaj kanto kondensas
Ĉu la forestuloj tutsame potencas?
Aja! Nun gaja
Mia statuo surtombe perfekta
Montru almenaŭ min tie erekta

Donu al mi unu lokon, kara
Ĉe via dekstra genuo
Dronu forgese la tempo amara
En duopa drinko, duobla ĝuo
Ĉe via dekstra genuo

cxe_via_dekstra_genuo.1188614679.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)