Estas urbo malproksima
Pura, bela, nekutima
Apud Volgo kuŝas ĝi.
La ĉuvaŝa diamanto,
sensojn de la vizitanto
Post alven' kortuŝas ĝi.
Refreno:
Ĝi nomiĝas Ĉeboksaro
Tie estis mi
Mi kaj eĉ mia gitaro
Nostalgias pri
Urbo sur Volga
De knabinoj la vizaĝoj
Ŝajnas kiel pentr-pejzaĵoj
Ĉarmas tre aparte, jes
La heleco okcidenta
kaj mistero orienta
Renkontiĝas arte, jes
Refreno
Rom' eternas, Pariz' lumas,
Istambulo magiumas,
Sorĉas la Balkanoj, jes.
Ĉeboksaro, trans la limoj
Plenriĉegas de animoj
De ĉeboksaranoj, jes.
Refreno