Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lampiroj

Lampiroj

MuzikoAdam YOUNG
Esperanta tekstoHanso BECKLIN
Tipotraduko
Originala titoloFireflies
Originala plenumoOwl City
Originala tekstoAdam YOUNG

La akordoj estas taŭgaj por ukulelo.

Teksto

G C
Ja ne eblas kredi, ke
F
lampiroj multmilope
G C F
sin ŝaltas en la nokta a-er’.
G C
Sed dum mia ekdormad’
F
Venas la lampir-parad’
G C F
Mi certe gapas front’ al la in-vad’

Refreno:
F C G
Mi kredu, nepre kredu mi
F C Em F
ke lante pasas Tempo.
F C F G Am
Se dormus mi profunde, ne necesus vigili
F C G
Nenion plu similas la real’…

G C
Brakumas min en malsol’
F
pli ol unu luciol’
G C F
por dresi min en la dancart’
G C
Super mi ekas fokstrot’
F
sublite franca gavot’
G C F
estiĝas pro dancado ja hipnot’.

F C G
Mi kredu, nepre kredu mi
F C Em F
ke lante pasas Tempo.
F C F G Am
Se dormus mi profunde, ne necesus vigili
F C G
Nenion plu similas la real’…

Flanktemo:
G C F
Tenu la pordon aperta — forportu min bonvole
G C F
por mi, la sendormul’ lerta — forportu min bonvole
G C F
Al mi sendube mankas form’— forportu min bonvole
G C F
por nun sukcesi en ekdorm’.

G C
Laŭ miloj da lampiroj
F
strangas miaj suspiroj
G C F
sed je adiaŭ eklarmas mi

G C
Ja finiĝas nia bal’
F
sed tamen en ĉi lokal’
G C F
konsole restos kelkaj en bokal’…

F C G
Mi kredu, nepre kredu mi
F C Em F
ke lante pasas Tempo.
F C F G Am
Se dormus mi profunde, ne necesus vigili
F C G
Nenion plu similas la real’…

F C G
Mi kredu, nepre kredu mi
F C Em F
ke lante pasas Tempo.
F C F G Am
Se dormus mi profunde, ne necesus vigili
F C G
Nenion plu similas la real’…

F C G
Mi kredu, nepre kredu mi
F C Em F
ke lante pasas Tempo.
F C F G Am
Se dormus mi profunde, ne necesus vigili
F C G G C
Mi krevos pro la sonĝoj tie ĉi…

lampiroj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)